® La Karavelo - registrita marko de João José Santos en Portugalio 
Aŭtodafeo
de João José Santos
 
Triakta tragedikomedio.
 
Honora Mencio en la
Beletra Konkurso de U.E.A.
en 2011, en la branĉo teatro.
 
Eldonejo: La Karavelo
Eldonita en: Lisbono, 2011
Paĝoj: 44 p.
Formato: 14 cm X 20 cm
Koloro: Kovrilo kolora, ene nigra
ISBN: 978-989-96312-6-7
Ĝenro: Dramo, tragedikomedio
Lingvo: Esperanto
 
Prezo por papera libro: 12,00 €
Mendu al lakaravelo@gmail.com.
 
Prezo por pdf-versio: ne aplikiĝas
Ne eldoniĝas ia ajn pdf-versio de ĉi tiu verko.
 
El la verko...
 
«Ĉefo
Pekulo, en nia grupo estas malnovaj kaj maljunaj esperantistoj, kiuj jam donis multon al la movado. Unu el ili eĉ fondis nian diskutgrupon. Nia samideano Krokodilo estas esperantisto de antaŭ 30 jaroj. Do, respektu, ke li ankoraŭ ne scipovas esperanton. Pri la rekomendoj de Zamenhofo, ni ne plu estas en 1910. Nuntempe la cirkonstancoj estas aliaj.
 
Pekulo
Ĉefo, mi havas dubon, kaj eble vi povas solvi ĝin.
 
Ĉefo
Pekulo, mi dubas, ke vi havas dubon, sed diru.
 
Pekulo
Se esperanto estas lingvo pli facila ol la aliaj, kial tiuj homoj ankoraŭ ne lernis ĝin?
 
Pri la verko...
 
Eta diskutgrupo en la reto, uzanta vortprovizon laŭŝajne tre tolerema kaj religia, montras praktike, tamen, konduton fanatikan kaj diktatoran.
 
Surscenigo
 
La aŭtoro disponebliĝas por kunlabori kun esperantistaj teatrogrupoj, kiuj volas surscenigi la verkon. Estos interese aperigi novan eldonon kun fotoj de la surscenigo.
 
 
 
Ĉefo
Mi sciis, ke via dubo estas provoko, Pekulo. Ĉu vi dubas, ke esperanto estas la lingvo plej facile lernebla, kaj ke tial ĝi estas la taŭga solvo por la internacia komunikado?
 
Pekulo
Vi respondas al mia demando per akuzo, ke mi provokas vin, kaj poste vi respondas per demando. Sed mi respondas al vi. Mi ne dubas, ke esperanto estas facile lernebla. Mi ne dubas, ke esperanto estas la plej taŭga komunikilo inter la popoloj. Ĝuste pro tio, mi nur ne komprenas, kial tiuj homoj ankoraŭ ne lernis esperanton.»
 
Libroj el La Karavelo