® La Karavelo - registrita marko de João José Santos en Portugalio 
Zamenhof, um cidadão do mundo
DVD verkita de Djalma Pessata
 
Eldonejo: La Karavelo
Eldonita en: Lisbono, 2010
DVD: Ĉirkaŭ 60 minutoj
ISBN: 978-989-96312-7-4
Ĝenro: Historia dokumentario
Lingvo: Portugala (de Brazilo)
 
Prezo de la DVD: 16,00 €
Mendoj: lakaravelo@gmail.com.
 
Pri Zamenhof, um cidadão do mundo...
 
La vivo de la iniciatinto de la Internacia Lingvo Esperanto prezentiĝas al la portugallingva publiko, ekde la naskiĝo de Zamenhof, en 1859, ĝis lia morto en 1917.
 
La histori-geografia fono montras la perturbon politikan, militan kaj interetnan, en kiu troviĝis Eŭropo en la tempo de Ludoviko Lazaro Zamenhof. Tiel, la genieco de la poliglota kuracisto trovis en diskriminacio, en  rasismo kaj ĝenerale en malkomprenado la fruktodonan grundon al lingvika konstruado: la kreado de lingvo kiu, naskiĝinta el la naturaj, sin prezentas regula kaj logika, adekvata al la internaciaj rilatoj, kun la celo servi la interkomprenadon inter la popoloj.
 
La unuaj universalaj kongresoj de esperanto defilas antaŭ niaj okuloj, kaj mirigas nin pro ties grandeco, nekonata de tiuj kiuj ankoraŭ ne havis la unuan renkonton kun esperanto.
 
Djalma Pessata estas brazila verkisto.
 
Spektu prezenton de ĉi tiu dokumentario:
Libroj el La Karavelo