® La Karavelo - registrita marko de João José Santos en Portugalio 
Identeco kaj ĉeesto de Kamilo Kastelo Branko
en El la lando de la lumo
de João José Santos
 
La verko ankaŭ enhavas, kiel aneksaĵojn,
kompletajn enhavtabelon kaj laŭaŭtoran indekson
de la verko de Fernando Lacerdo El la lando de la lumo.
 
Eldonejo: La Karavelo
Eldonita en: Lisbono, 2018
Paĝoj: 158 p.
Formato: 14 cm X 20 cm
Koloro: Nigra kovrilo; ene nigra
Leĝa Depono en BNP: 334392/11
Ĝenro: Spiritisma literatura eseo
Lingvo: Dulingva verko portugale-esperante
 
Prezo por papera libro: 16,00 €
Mendu al lakaravelo@gmail.com.
 
Pdf-versio: Ne eldoniĝas ia ajn pdf-versio de ĉi tiu verko.
 
Ĉu vi certas, ke la mortintoj ne revenas?
 
Antaŭ 100 jaroj, en 1911, mortis la portugala verkisto Silvo Pinto, granda amiko de la enorma verkisto Kamilo Kastelo Branko, kiu sin mortigis en 1890.
 
Kelkajn jarojn post sia morto, Kamilo venis el la spirita mondo, per la mediumeco de Fernando Lacerdo, por konvinki la amikon Silvo Pinto rezigni pri suicidaj ideoj. Danke al la eksterordinara rektorika kapablo de Kamilo-spirio, Silvo Pinto rezignis pri suicido, estiĝante li mem spiritisto.
 
Ĉi tiu verko estas spiritisma literatura eseo, kiu studas la interrilaton inter ĉi tiuj du portugalaj verkistoj, surbaze de la spiritisma verko El la lando de la lumo, de la mediumeco de Fernando Lacerdo.
 
En ĉi tiu eseo, la aŭtoro konkludas, ke la komunikiĝinta spirito, per la mediumo Fernando Lacerdo, fakte estis la genia portugala verkisto Kamilo Kastelo Branko.
 
El la verko...
 
«Li eniris ĉi tien en stato de serena miro. Kvazaŭ li estus ekvekiĝanta el koŝmaro, aŭ kvazaŭ li elmergiĝus el marĉo. Nuntempe, li ankoraŭ ne estas en tia stato, kian mia amikeco al li deziras. Tamen li estas tiom feliĉa kiom povas esti iu, kiu sur la Tero nur zorgis semi la bonon rikoltante nur malbonaĵojn.
 
Li ne venis por elpusigi siajn kulpojn kaj mistrafojn. Tion li sufiĉe faris tie (...)»
 
Kamilo Kastelo Branko (spirito)
el El la lando de la lumo, p. 116
 
Libroj el La Karavelo